Mi la unuan fojon partoprenas la ĉiujaran aranĝon Baltiaj Esperanto-Tagoj. Tiu evento havas historion longan kaj riĉan: la nuna, okazanta en Kovno (la zamenhofa nomo de la urbo Kaunas), estas ja la 59-a. Ĝin okazigas en sinsekvaj jaroj esperantistoj en Litovujo, Latvujo (kie okazos la 60-a) kaj Estonujo.
Kovno estas bela elekto por debuti: en tiu ĉi urbo naskiĝis kaj kreskis Klara Silbernik. Ŝi poste fariĝis s-ino Klara Zamenhof, edzino kaj fidela subtenanto de la iniciatinto de Esperanto. Marŝantoj en la Malnova urbo facile trovos straton Zamenhof:
La konstruaĵoj en la strato estas ĝenerale bonstataj, kiel meritas tia loko:
Krom tamen unu:
Ŝajnas, ke ĝin iam posedis Sender Silbernik, bopatro de Ludoviko Zamenhof. Li havis sapfabrikon nelonge for, kaj tiel perlaboris sian vivon.
Tiu konstruaĵo, donacita de la nacia registaro senpage riparite, fariĝis la sidejo de Litova Esperanto-Asocio jarfine de 1993, sekve de multjara strebado iniciita en 1984 de la sekcio litova de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj.
Bedaŭrinde videblas tie nun nur magraj spuroj de Esperanto:
Tiu ĉi klare estas lastatempa aldonaĵo.
Ekskursa tago
Kiel ĉe aliaj grandaj Esperanto-aranĝoj, dum merkredo paŭzis la surloka programo, por ebligi al partoprenantoj ekskursi. Aliĝante en januaro mi jam sciis, kion mi faros, negrave kio alia estos proponita: viziti vilaĝon en la sudo de Litovujo, kie loĝas proksimume nur mil homoj: Vejsiejai.
Troviĝas okcidente Pollando kaj sude Belorusujo.
Ne indas detaligi la diversajn kombinojn necesajn por atingi tiun etan lokon. Ĉiaokaze, necesus tranokti veturante per publikaj transportiloj kaj taksioj, kio ne eblis en mardo, ĉar mi prelegis posttagmeze, antaŭ ol estus foririnta la buso. Tranoktado en merkredo estus kostinta al mi la tutan ĵaŭdon, antaŭ ol mi plian fojon havus la piedojn en Kovno. Mi do luprenis aŭton, kio postulis ĉeeston en la flughaveno merkredon matene.
Je tiu punkto oni plene rajtas demandi sin: kio estas tiel speciala pri tiu ĉi fora vilaĝo? Kial flankenmeti la aliajn ekskurs-eblojn? La respondo estas simpla: dum kvar monatoj loĝis tie Ludoviko Zamenhof.
Nu, li loĝis ankaŭ, kiel studento, en Moskvo, kaj post la publikigado de Esperanto pasigis mizerojn monatojn en Ĥersono kaj Grodno. Tamen mi ne vidas kialon pilgrimi al tiuj lokoj pro la ligiloj kun Zamenhof. Vejsejo, tamen, havas pli intiman rilaton al Esperanto.
Alveno en Vejsejo
Mia amikino Gražina Opulskienė bone konas tiujn detalojn, kaj eĉ prelegis pri la rilato inter Zamenhof kaj Litovujo en mardo. Ŝi diris al mi, ke dum preskaŭ la tuta vivo esperantista ŝi sopiras viziti Vejsejon, kiam mi menciis mian planon. Senhezite mi invitis ŝin veni kun mi. Aldoniĝis du pliaj ŝiaj amikoj, Paulo Meliz (Hispanujo) kaj Franciska Toubale (Aŭstralio). Ĉiuj tri tre pacience atendis min, la denaskan malfruiĝemulon, alvenintan 85 post la horo provizore interkonsentita. Pri tio kulpis fakte ne mi, sed problemoj en la flughaveno: nur unu giĉeto servis plurajn firmaojn, kaj jam estis longega vico antaŭ ol mi – eĉ kun nur iometa malfruo! – elbuŝiĝis.
La luita navigilo ne funkciis, sed ni elturniĝis: Gražina kaj ŝia telefono ludis tiun rolon dum la proksimume du horoj, dum kiuj ni estis survoje. La veturado estas ripoziga. La pejzaĝo – ebena, arbara, apenaŭ loĝata – montriĝis belaspekta, kaj la konversaciado estis al mi interese: kiom ofte mi troviĝas en medio kun fluaj Esperanto-parolantoj, kies spertoj estas tiel malsimilaj al miaj? Tial ne ŝajnis, ke pasis longa tempo, kiam ni preterpasis ŝildon, kiu indikis, ke ni nun estas en Vejsiejai. (Mankas foto, ĉar ja temis pri surprizo. Porinforme: Zamenhof uzis la formon Vejseje, kiu kongruas al la prononco. Tion mi esperantigas per anstataŭigado de la fina vokalo.)
Informŝildo montris, kiel eta ĝi estas:
Eblus montri pli de la vilaĝo, kaj tion mi faris en anglalingva raporto, sed esperantistoj sendube interesiĝus ĉefe pri zamenhofaĵoj. Mi do ne atendigos nenecese!
La muzeo
Apenaŭ 250 metrojn for troviĝas eta muzeo. En angulo staris modern-aspekta manekeno en nacia kostumo:
Kaj eblas vidi, kiel aspektis interne tradicia domo en pasinteco ne tiel longe for:
Ni tamen venis ne aparte pro tiaĵoj, sed cele al tiu ĉi ekspozicieto:
Dum parolis la tri aliaj kun la gvidanto, mi iris eksteren por foti. Necesis eĉ ne kvin sekundoj por atingi ponton super Lago Anĉia.
Ĉieas akvo
Eĉ en tago griza kiel hodiaŭ, Vejsejo estas bela pro la lago, kiu ĝin ĉirkaŭas:
La suda flanko aperas malpli granda pro sia mallarĝa maniko, sed fakte entenas multe pli da akvo:
Zamenhof loĝis ĉe la norda flanko. Mia fingro montras, kie troviĝis lia domo:
Zamenhofa spursekvado
Dum mi fotis, la muzeo-gvidanto informis Gražina pri virino loĝanta apude, kiu verŝajne volonte ĉiĉeronos nin al la preciza loko, kie loĝis Zamenhof dum sia kvar-monata restado. Necesis nur du minutoj por atingi ŝian domon, kaj pliaj du por trovi novan straton Zamenhof!
Sensurpize, ĝuste laŭ tiu ĉi strato necesis piediri.
Troviĝis pliaj indikoj, ke ni ne perdiĝis:
Kaj el unu rezultis bela foto:
Paulo Meliz, Gražina Opulskienė kaj Franciska Toubale.
Fine de la strato troviĝas tre granda domo. Se plu starus la domo de Zamenhof, ĝiaj loĝantoj estus la najbaroj.
Videblas memorŝtono maldekstre.
Unu el la du memorŝtonoj estas pli rimarkebla ol la alia:
La malpli alta estas antikva, kaj verkita en la litova:
Necesas aparte fortaj okuloj por ĝin vidi: la nomo apenaŭ videblas en la lasta linio.
La pli larĝan multe pli facile eblas legi, des pli por esperantistoj: la teksto estas en Esperanto!
Nu, en «Esperanto». Rimarkeblas kelkaj eraroj, aparte la plene fuŝitaj jaroj: Zamenhof loĝis en Vejsejo de februaro ĝis majo 1885, ne de 1886 ĝis 1887.
La domo brulis antaŭ precize unu jarcento, en 1925. Tamen ne estas malfacile bildigi al si, ke Zamenhof loĝis tre proksime al bele lago. Nekredeble!
Kaj plian fojon rezultis bela foto de tri el la pilgrimantoj!
La ĉefplado
Nian pilgrimadon ni finis per la plej granda Zamenhof-Esperanto-Objekto en Vejsejo: monumento alta ebla kvar metrojn. Spite tion, ke ni estis antaŭ kelkaj minutoj en la tute malĝusta loko, Vejsejo estas tiel malgranda, ke ni preskaŭ tuj atingis la parkon, en kiu ĝi situas.
Kaj jen ĝi!
La skulptaĵo lin montris, kiel li aspektis en sia lasta jardeko. Li tamen estis 26-jara, kiam li loĝis ĉi tie, fininte siajn medicinajn studojn en januaro en Varsovio. (Kvankam oni kutime diras, ke li studis en Moskvo, tio estis nur de 1879 ĝis 1881. Li devis reinstaliĝi en Varsovio, ĉar la financa stato de la familio ne povis plu elteni.)
Loĝis en Vejsejo lia fratino, Fania, tra kiu li verŝajne aŭdis pri la emeritiĝo de la vilaĝa kuracisto. Kaj tial li transloĝiĝis por starigi sian praktikon. En tiu epoko loĝis en Vejsejo iom pli ol du mil homoj, do duoble pli ol hodiaŭ.
La efiko ne estus la sama, se li tenus la 40-paĝan broŝuron, kiu estis la unua libro eldonita pri Esperanto!
Vejsejo estas kerna parto de la historio de Esperanto, kvankam la vasta plimulto de la esperantistaro neniam aŭdis pri ĝi. En Bjalistoko naskiĝis la ideo; en Varsovio kreiĝis la lingvo; en Vejsejo li ĝin poluris. Li poste diris al sia fianĉino, ke ĝi estis jam prespreta en Vejseje: li simple devas trovi la rimedojn por ĝin presigi.
Per tiuj sopirataj rimedoj provizis la estonta bopatro. La ideo lin entuziasmigis tiel, ke li permesis al Zamenhof uzi parton de la doto por pagi la preskostojn.
La afero tamen ne estis tiel simpla: kvankam li multege ŝatis Zamenhof, Sender Silbernik tutunue rifuzis doni sian permeson, ke Zamenhof edzinigu lian filinon. Zamenhof praktikis ĝeneralan kuracadon en Vejsejo, sed «konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema kaj la suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro multe min turmentis».
La morto de nekuracebla knabineto estis decida, kaj li abandonis ĝeneralan kuracadon, elektante reinstaliĝi en Varsovio por specialiĝi pri okulkuracado. Tio postulis pli da studado: sian unuan praktikon li starigis nur en malfrua 1886. Silbernik kompreneble opiniis, ke viro forĵetinta sian karieron proponos estontecon ne elstare bonan al lia filino, kvankam poste donis sian permeson.
La paca etoso de Vejsejo kondukis al profunda ŝanĝo en la pensmaniero de Zamenhof, laŭ intervjuo, kiun li donis al The Jewish Chronicle en 1907, kiam li estis en Britujo por la tria Universala Kongreso:
«La trankvila vivo de tiu loko inspiris al meditado kaj kaŭzis fundan ŝanĝon de miaj ideoj. Iom post iom mi konvinkiĝis, ke cionismo estas agrabla sed neplenumebla revo; ke ĝi neniam solvos la eternan hebrean demandon. La solvon oni devas serĉi sur alia tereno. Imagu, ke estis por mi tre ĉagrena afero, kiam mi decidis forlasi mian nacian agadon. Ekde tiam mi fordonis min tute al la sennacia neŭtrala ideo, kiu okupadis mian penson de mia frua infaneco, al la Internacia Lingvo.»
Alivorte, tiu Esperanto, kiun ni amas, naskiĝis pro la kvarmonato restado de juna Zamenhof en Vejsejo. Liaj prioritatoj estis aliaj, ĝis la paco kaj trankvilo de tiu ĉi eta vilaĝo revivigis en li la aspirojn, kiujn en lia junaĝo tiel lin entuziasmigis.
Kaj jen, karaj legantoj, kial mi tiel insiste volis veturi al tiu fora vilaĝo, kiun ne vizitis eĉ kelkaj el la plej fervoraj esperantistoj litovaj.

Recommended Comments
There are no comments to display.
Join the conversation
You can post now and register later. If you have an account, sign in now to post with your account.